Kompanio kun limigita respondeco

Kompanio kun limigita respondeco (Klr; en pluraj aliaj lingvoj nomate "Societo kun limigita respondeco", mallongigo ekzemple germane GmbH, angle LLC aŭ WLL aŭ Ltd, france SARL, hungare Kft, portugale Ltda) estas komerca asocio, apartenanta al kapitalaj asocioj. Ĝi estas leĝa personaĵo de la privata juro, en kiu per depono de kapitalo partoprenas aliaj leĝaj aŭ naturaj personoj. Temas pri organiza formo de firmao.

Kiel leĝa personaĵo, la kompanio (respektive "societo") kun limigita respondeco memstare havas rajtojn kaj devojn: ĝi povas aĉeti posedaĵon, interkonsenti kontraktojn kaj en juraj kortumoj akuzi aŭ esti akuzata. Kiel indikas la nomo, la societo respondecas aŭ garantias pri siaj agoj nur ĝis la sumo de sia societa kapitalo, sed ne per la privata posedaĵo de la unuopaj societaj membroj. La fondon, funkcion, malfondon kaj aliajn priskribas lokaj, naciaj leĝoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search